2018. január 19., péntek

Alkoss eszperantóul, és nyerj háromnapos utat Párizsba!

fonto de la bildo: ProSmile ĉe https://pixabay.com/
La internacia poezia konkurso por junuloj Poésie en liberté ('Poezio tutlibera') okazas en Francio ekde 20 jaroj. Tradicie eblis nur kontribui en la franca, tamen nun la unuan fojon eblas partopreni ĝin ankaŭ en Esperanto. En la pasinta jaro partoprenis 4000 junuloj el pli ol 20 landoj.

Ni invitas vin ĉiujn kontribui, por montri la viglecon kaj diversecon de la esperantista komunumo. Krom tiu gajno nek la premio aĉas: veni senpage al Parizo, pasigi tie tri tagojn kaj renkonti aliajn junulojn de la tuta mondo.

Prenu vian skribilon / ekbatetu vian klavaron! 

(Por detaloj legu plu.)



Partoprenkondiĉoj: junuloj de 15 ĝis 25 jaroj (via devenlando ne gravas)

Partopreno: Sendado de neeldonita poemo, versa aŭ proza, kun maksimume 30 versoj aŭ 30 linioj. La kandidatoj rajtas sendi po unu poemon en la franca kaj/aŭ en la esperanta.

Teknikaĵoj: La verko sendeblas nur rete, ĝis la 7-a de aprilo 2018, uzante la formularon publikigitan ĉe www.poesie-en-liberte.fr

Rezultoj: La ĵurio findecidos fine de majo.

Premio: La gajnontoj estos invititaj por 3 tagoj al Parizo. La esperantistaj gajnontoj loĝos e esperantaj familioj, kaj partoprenos grandan finan ceremonion. Samtempe, la poemoj estos eldonitaj en libro.

Kontaktoj aŭ demandojgilles.tabard@gmail.com (ankaŭ en Esperanto) aŭ www.poesie-en-liberte.fr.

Association Poésie en liberté
Maison des Associations
38, boulevard Henri IV
FR-75004 Paris, France

Nincsenek megjegyzések:

Megjegyzés küldése